La konstituciaj rajtoj de la tero

Nia tero

Nia hejma planedo tero estas viva organismo - kaj ne iu uzo-objekto por potencarogoj, ekspluato aù spekulado.

Ghi ne estas tereno sub suvereneco de iu nacio, se iel nur sub tiu kreema forto, kiu ekzistigis ghin, chu oni imagas tiun forton kiel dion, chu kiel kreeman ideon, chu kiel senc-havan harmonion de naturleghoj.

La tero rilatas al la tuta universo kaj estas influata de kosmaj leghoj, kiujn ni, ghiaj etaj enloghantoj, devas ekkoni kaj respekti, se ni volas transvivi.

Ni devas agnoski por la tero chiujn rajtojn, kiujn ni homoj koncedas al ni deklarinte ilin “homaj rajtoj”.

Artikolo 1: La digno de la tero ne estu tushata.

Artikolo 2: La tero havas rajton je vivo kaj protekto de sia sano.

Artikolo 3: Chiu formo de ekspluatado, servuto kaj humiligo estas malpermesata, la tero ne estu marchandata, perfortata aù misuzata.

Artikolo 4: La tero ne estu torturata per venenajhoj, poluata per ellasgasoj kaj rubajhoj, perfortata per armiloj, virusoj aù venengasoj, aù per atomrubajhoj kaj atomeksplodoj.
La tera atmosfero estas protektenda kiel la privateco de la homo.

Artikolo 5: Chio, kion ni homoj proklamas nia posedajho, devenas de la tero kaj propre apartenas al ghi, chu greno, ligno aù kuraciloj, chu erco por motoroj aù mono. Ni redonu la pruntitajhon en bona stato (ekz-e humo), kaj ne kiel venena aù radioaktiva rubajho.

Artikolo 6: La rajtoj de la tero eniru la interpopolan juron kaj la konstituciojn kiel esenca parto.
Atakoj kaj intervenoj kontraù la sano de la tero sankciendas kiel “kontraùtera krimo”.
La mortpuno kontraù arboj, akvoj, specoj, infanoj, estontaj generacioj estu chesigenda.

Artikolo 7: La rajto de la tero je protekto kiel bazo de la vivo inkludas la taskon de la terkuraco.
Ni homoj devas shanghi nin mem de rabistoj kaj parazitoj de la planedo al planedaj ghardenistoj kaj flegistoj.

Artikolo 8: Tiucele la komuna ago de chiuj respondecemaj fortoj de la teranoj estas necesa, por krei kaj efikigi planojn por nova, zorga kaj kuraca traktado de la tero, konkretajn, fantaziemajn kaj realigeblajn.
La spertoj, la malnova scio kaj la bezonoj de la tiel nomataj naturpopoloj estas aparte konsiderendaj.

Artikolo 9: Laù chi tiuj rajtoj de la tero estas respondeca chiu homo.
La politikistoj estu devontigataj por haltigi la oficialan akcepton de la detruo de la tero, postuli kompenson de la kaùzintoj de poluo kaj anstataùigi la politikon de prirabado per novaj konceptoj de zorga uzo.

Artikolo10: Tiuj chi konstituciaj rajtoj de la tero ekvalidas kiam ni chiuj teranoj praktikas ilin.
Chiu el ni pripensu dum chiu ago, kiel ghi efikas por la tero: chu agante ni pritraktas la teron kiel kloakon - aù kiel niajn hejman planedon, kiu portas kaj nutras nin.
Tio donas al ni la eblecon, reefikigi la ne-skribitajn kaj ne preskribendajn internajn fundamentajn leghojn de danko, amo kaj viveco.

© Birgit Berg

WORTWERKSTATT POESIE & POLITIK

birgitberg@bigfoot.de

Chi tiu teksto - en germana lingvo - estas havebla kiel kolor-afisho (kun bildo de la tero en la universo, formato DIN A2, po 8,- GEM plus afranko)

La konigo de chi tiu teksto estas dezirata laù la senso la afero - ghia multobligo pro nekomercaj celoj kaj ghia citado estas senkostaj, tamen permesataj nur kun fontoindiko. Chiu ajn formo de komerca utiligo estas malpermesata (aùtorprotekta legho).

La „konstituciaj rajtoj de la tero“ estis proklamitaj unuafoje je la TAGO DE LA TERO en Freiburg je la 22a de aprilo 1990. En jaro 1993 ili ighis tutfederacia moto de la tago de la tero en Germanio kaj ili estas la komuna fundamento por la Freiburg'a ligo „Tago de la Tero“.

Informoj pri la internacia tago de la tero:

www.earthday.net

© Birgit Berg 1990, 2000, Wortwerkstatt Poesie & Politik

hejmen/home rajtoj de la tero
Je tiu chi tago
Grundrechte
An diesem Tag
basic rights:
On this day