Tago de la tero

Je tiu chi tago
la unua de novaj tagoj
kiuj ne similas al la malnovaj
je tiu chi tago de l' tero
mi sentas la frapon de pulso
de malhela virino en sudo
kiu semas grajnon milian
en la grundon de sia karcero


Je chi lume malluma mateno
kiam la suno levighas
super maljuna planedo
kvazaù unuafoje
mi aùdas en oriento
la krion de nove naskita
al kiu el niaj manoj
kreskas la tero


Je tiu trembrila tagmezo
kiam krute la lumo
trafas la kronojn de arboj
kaj niajn kapojn
mi scias ke en okcidento
lernas infanoj
pri radikoj, akvoj, delfenoj

Je tiu vespero
kiu ne estas la morto de l' tago
sed rido de stelo unua
je chi festa ripoza vespero
tamburoj alportas al mi
la novajhon de nova danco:
ke blanka viro en la nordo
che fajro el armigaj planoj
ekkomencas
salti trans ombron la propran

En tiu chi nokto
unua de novaj noktoj
renversantaj la teran ombregon
en tiu chi nokto de l' tero
la luno kreskas kiel grajno milia
la stelaro estas semita
en niajn korojn
en la mallumo de l' kosmo
chi tiu krepuska planedo
pro semo
de kontraùstara espero nia
eklumos


Birgit Berg

©Wortwerkstatt Poesie & Politik
birgitberg@bigfoot.de

hejmen/home Esperanto:
Tago de la tero
deutsch:
TAG DER ERDE
english:
Earth Day